Unuaj paŝoj kun Okawix:
\nKiam vi unuafoje lanĉas Okawix, vi notus: ĉe la supro de la Okawix-fenestro, la il-breton; sub la ilbreto, la serĉbreton; kaj sub la serĉbreto, maldesktre, la kadron por korpusestrado kaj, dekstre, la ĉefkadron. Tiu ĉi lasta havigas al vi la eblon elekti la lingvojn de la enhavaĵoj (kiuj ankaŭ nomiĝas arkivoj aŭ Korpuso) kiujn vi volas elŝuti, por ke vi povu legi ilin kiam vi estas nekonektita al la reto. Vi povas elekti tiom da lingvoj kiom vi deziras.
\nEkzemple elektu Esperanto, kaj tiam klaku Elekti lingvojn.
Listo kun ĉiuj haveblaj arkivoj en tiu lingvoj aperos. Aldone ankaŭ estas la eblo peti kreon de arkivo de via propra retejo: simple entajpu vian retadreson kaj retejan URL, kaj klaku je Peti.
Klaku la butonon Elŝuti de la arkivo kiun vi nekonektita deziras foliumi. Okawix prononos al vi konservi ĉi tiun arkivon sur lokalan diskon, en dosierujojn de vi elektotan.
Vi ankaŭ povus elekti elŝuti la arkivon aŭ kun aŭ sen la bildoj (cele al minimumigi la necesan spacon sur via disko kaj la elŝutodaŭron de la arkivo).
Klaku Instalu. La elektita arkivo tiam estos konservata, kaj ĝia ĉefpaĝo aperos en la ĉefkadro (sen la bildoj, se vi elektis ne elŝuti tiujn). En la malkdekstra kadro, la nomo de la arkivo enlistiĝas en la listo de arkivoj kiuj estas konservitaj lokale.
La artikoloj de tiu ĉi arkivo nun estas legeblaj sen retkonekto.
La butonoj reen kaj antaŭen: la butono reen kaj antaŭen ebligas al vi iri al la malantaŭa risurco kaj denove antaŭen, samkiel en ĉiu foliumilo.
La butono Hejmo: kaŭzas montron en la ĉefkadron de la ĉefpaĝo de la arkivo kiun vi legadas, kaj maldekstre la montron de la estra kadro por la korpuso.
La butono montri serĉrezultojn: montras en la maldekstra, maletendebla kadro la rezultojn de via lasta serĉpeto.
La butono Montri historion: montras en la maldekstra maletendebla kadro la antaŭajn serĉojn kiujn vi petas, tio konatas kiel la serĉhistorio, uzante la serĉ-dialogujon de Okawix. Klako de ero el via serĉhistorio montras en la sama maldekstra kadro la serĉrezultojn de la klakita serĉpeto.
la butono Printi ĉi tiun paĝon: ekigas la printilon de via operaciumo.
La butono Pli da enhavo: montras maldekstre la estrokadron de la korpuso, kaj en la ĉefkadro desktra, la lingvoelektan forumularon (se la lingvoj jam estis elektitaj dum la nuna Okawix-a sesio, anstataŭe montriĝus la paĝo pri arkivelektado, enhavanta la arkivojn haveblajn por la lingvoj de vi elektitaj).
La butono Helpi: montras la uzanto-manlibron (ene de tiu fenestro por la uzanto-manlibro, ankaŭ troviĝas la butono Pri. Klako je tiu lasta, aperigas la fenestreton Pri kiu enhavas la agnoskojn pri Okawix).
documentation translation made by